Reta Vortaro serĉilo | *aĝ/o *aĝo Kiomo de la tempo pasinta depost la naskiĝo aŭ estiĝo: kia estas via aĝo?Z kioman aĝon vi havas? kian aĝon mi havas [1]? en la aĝo de ok tagoj [2]; en la aĝo de dudek jaroj [3]. aĝi (ntr) Esti atinginta la aĝon de: kiom li aĝas? li estas dekkvinjara; tiu ĉi tombo aĝas almenaŭ jarcenton [4]. aĝaZ Havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj [5]. grandaĝa Jam tre maljuna: kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj [6]! grandaĝulo Ulo tre maljuna: ilia respektego antaŭ la grandaĝulo [7] . infanaĝo Unua vivotempo inter nasko kaj junaĝo: li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo [8]. junaĝo Vivotempo, dum kiu oni estas juna: mi memoras tagojn de mia junaĝo [9]. mezaĝa Proksimume en la mezo de normale longa vivo, nek tre juna, nek tre maljuna: mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako [10]. mezaĝulo Ulo de meza aĝo, nek tre juna, nek tre maljuna: la viro, mezaĝulo, estis Hagaj, iama sklavo [11]. mondaĝo (KAL) Longa epoko, parto de la homa aŭ universa historio: tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo [12]; la saĝeco kaŝita, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado [13]. neplenaĝa Ankoraŭ ne atinginta la aĝon de plenaj sociaj rajtoj: Ijob volonte konsentis kontroladi la administradon de la bienoj de Omar dum la neplenaĝo de ties filino [14]. plejaĝulo =pliaĝulo ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba plejaĝulo [15 ]. plenaĝa Havanta la aĝon, kiu donas ĉiujn civitanajn rajtojn: ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj havas la rajton de voĉdonado [16]. pliaĝulo Iu el la pli aĝaj, respektataj homoj en grupo aŭ socio: kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion [17]. profundaĝa =grandaĝa Abraham ... mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo [18]. profundaĝulo =grandaĝulo kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo [19]. samaĝulo (GEN) Ulo de proksimume sama aĝo kiel iu alia, same juna aŭ maljuna: per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjöge [20]. VD:generacio tempaĝo =mondaĝo kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo [21]?
|  | anal/o [1] analo (malofte) =kroniko ĉu viaj moŝtoj ne legis ... la analojn kaj historiojn de Anglujo ...[2]?
|  | anamnez/o [1] anamnezo 1. (MED)=malsanhistorio „demandoj por kuracistoj pri anamnezo kaj diagnozo en 17 lingvoj“ [2]. 2. (FIL) Metodo por reakiri puran konon pri la puraj ideoj, premisante la antaŭekziston kaj la senmortecon de la animo laŭ doktrino de pitagoranoj kaj de Platono.
|  | *art/o *arto Tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj: medicino, diplomatio, pedagogio, konstruado estas artoj; laŭ ĉiuj leĝoj de la arto [1]; al la fiŝo ne instruu naĝarton [2]; ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin [ 3]. a) =belarto la arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo; ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj [4]. b) Homa kreokapablo kontraste al la okazaĵoj de la naturo: tiu haveno estas kreita de naturo kaj aranĝita de arto. (SUB):metio, teĥnikoVD:kapablo, talento arta Koncernanta arton1: same kiel pri la poezio, la budapeŝta skolo multon kontribuis al arta maturiĝo de la esperanta romano [5]. a) =belarta kia brila, arta enhavo [6]. b) =artefarita girlandoj da artaj rozoj [7]. ĉe la arta lumo; arte daŭrigata juneco; arta lingvo. artaĵo Io farita laŭ la reguloj de iu arto: jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo [8]. a) =belartaĵo dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj ... kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco [9]. b) =artefaritaĵo artaĵa hararo. artismo (BELA) Forta kapablo aŭ sento pri la beleco: ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco [10]. artisto (BELA) Tiu, kiu praktikas arton, precipe belarton: artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn [11]. artefarita Farita per homa arto, ne kreita de la naturo: artefarita lago [12]. artefaritaĵo Faraĵo aŭ efiko de homa agado: kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l' homaro [13]. SIN:artaĵo 1.b belarta Konforma al la reguloj de belarto, de ĝi produktita aŭ al ĝi rilata: belartaj konkursoj. belarto (BELA) Ĉiu el la artoj1, kiuj celas belon: arkitekturo, beletro, muziko, skulptarto, pentrarto...: li estas ĝuste nun plene okupita per interesa verko Pri la belartoj [14]. belartaĵo Belarta verko. SIN:artaĵo 1.a dancarto (BELAMUZ) Korpa belarto de ritma sinmovo, ordinare laŭmuzika: sklavigitaj nigruloj kreis por supervivi originalan dancarton kaj muzikon [15]. desegnarto (BELA) Grafika belarto produktanta bildojn per strekoj. dramarto (BELATEA)=teatro la historio de la esperanta dramarto [16]. fotarto (BELAFOT)=fotografarto semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto [17]. juvelarto (BELA) Belarto pri planado kaj farado de juveloj el metalo, gemoj kaj aliaj materialoj. kantarto (MUZ) Belarto de voĉa muzikado: iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [18]. kinarto (BELAKIN)=kino mi ĉi tie proponis kreadon de dissendo-listo por la kinarto [ 19]. konstruarto (ARKI)=arkitekturo mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [20]. kuirarto (KUI) Arto prepari manĝaĵojn per kuirado, kaj ankaŭ per aliaj procedoj, tranĉo, spicado kaj ceteraj: instruatas plej diversaj fakoj ...: lingvoj, leĝo, kuirarto, teksado, kudrado [21]. kuracarto (MED) Arto resanigi, praktika parto de medicino: unu el vi ... estas ja lerta pri la kuracarto [22]. memorarto Arto helpi kaj plibonigi la memorkapablon. ornamarto (BELA) Iu el la belartoj, kiuj produktas aŭ ornamas aĵojn por hejmo aŭ ĉiutaga uzo: ceramiko, teksarto, miniaturo... parolarto =retoriko la celo de la Oratora Konkurso de UEA estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton [23]. pentrarto (BELA) Grafika belarto produktanta bildojn per koloriloj: sur la monumento troviĝas ... ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo [24]. rajdarto Arto sursidi ĉevalon aŭ alian rajdobeston kaj ĝin gvidi: por restarigi la tradicion de la araba nacio pri lerto en rajdarto, li aparte fondis rajdartan klubon [25]. skulptarto (BELA) Plastika belarto produktanta bareliefajn, mez-reliefajn aŭ plen-reliefajn verkojn: ŝi elektis iun – sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo [26]. sorĉarto Praktika parto de magio uzanta sorĉojn, objektAsiri/o [1] Asirio (GEOGHIS) Antikva regno en la norda parto de Mezopotamio plurfoje centro de memstara, potenca regno inter 1500 kaj 600 a. K.: Li venigos la reĝon de Asirio [2]. asiria Rilata al Asirio, ĝiaj loĝantoj, historio, kulturo: elegante vestitaj Asiriaj sinjoroj portis la donacojn por la princo [3]. asiriano Regnano de Asirio: al la ... Asirianoj Iŝtar estas diino de la milito kaj de la ĉasado [4].
|  | bild/o [1] bildo 1. Videbla aspekto de la objektoj: tiu montara pejzaĝo prezentos plej plaĉan bildon. a) Vidaĵo resendata de akvo aŭ spegulo: rigardi sian bildon en spegulo; la rivero spegulas la bildon de la luno. b) Vidaĵo prezentita per desegno, pentraĵo, skulptaĵo, fotaĵo: libro kun belaj bildoj. c) Tio, kio similas, imitas, simbolas: al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco [2]; li estas la vivanta bildo de sia patro^B; tiuj mildaj kamparaj ludoj estas la bildo mem de la paco; rakonti ion klarbilde [3] (plastike). d) Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en la imago: mi ĉiam revidas en spirito la bildon de tiu terura tago; mi bildigis al mi lian plezuron. VD:figuro1, figuro2, 2. =metaforo bildoplena stilo. 3. (MAT) a) (de subaro A⊂E per rilato R⊂E×F) La subaro de ĉiuj tiaj elemento de F, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies dua termo ĝi estas kaj kies unua termo apartenas al A: la bildon de A per R oni signas per R(A). Rim.: Kvankam estas ĝuste paroli pri bildo de subaro per rilato, oni pli ofte renkontas bildojn per bildigo, kiu nocio aperas ekz-e en [4] aŭ [5]. b) [6] (de elemento a∈E per bildigo f de E al F) La elemento f(a) en F. Rim.: Laŭ la difina eco de bildigoj la bildo de a estas ankaŭ la nura elemento de la bildo de subaro {a}. bildaro 1. Aro da bildoj. 2. (MAT)[7] (de bildigo f) La bildo de ĝia fonto-aro. bildigi (tr) 1. (komune) Prezenti en indikita formo: Konstantinoplo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron [8]; piktogramoj estas bildetoj de konkretaj objektoj, ideogramoj estas pli abstraktaj kaj bildigas ankaŭ certajn nociojn [9]; mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn [10]; ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas la prepozicion „en“ ^PMEG; la grafikaĵo kiu bildigas la elspezojn de UEA [11]. 2. (KOMP) Datumprilabora procedo celanta surpaperigi, surekranigi aŭ alimaniere vidigadi komputile traktatajn datumojn, ekzemple signokodojn per signobildoj . bildigo 1. Ago bildigi. 2. (MAT)[12] (de aro E al aro F) Tia rilato f de E al F, ke por ĉiu elemento a en E ekzistas en f nur unu paro, kies unua termo estas a: se ĉiuj paroj en f havas la saman duan termon, oni kvalifikas la bildigon konstanta; la aron de ĉiuj bildigoj de E al F oni foje signas per F^E. SIN:ĵeto, familio; SUB: Specifaj bildigoj: formo, funkcio, funkcionalo, operacio, operatoro, transformo, subbildigo, vico; bildigoj kun specifaj ecoj: enjekcio, surjekcio, bijekcio; VD: Atributoj de bildigo: fonto-aro, celo-aro, bildaro ; specifaj ecoj de iuj bildigoj: konstanta, simetria. Rim.: Anstataŭ diri, ke (a,b) apartenas al bildigo f , oni preferas diri, ke f ĵetas (aŭ transformas, aŭ bildigas) a al b , ke f asocias b kun a , ke f alprenas valoron b ĉe a , ke b estas la valoro de f ĉe a , ke b estas la bildo de a per f ... kaj oni signas b per f(a) (legu: fo de a, aŭ fo ĉe a). La nocio bildigo estas formaligo de la pli komuna nocio funkcio, ankaŭ por kiu valoras similaj dirmanieroj. malbildo (MAT)[13] =inversa bildo lumbildo (FOT) Bildo sur diafana folio, kiun oni povas rigardi pere de tralumo aŭ grandige projekcii sur ekranon: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj ... montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro ... iras laŭ la dorna vojo de la honoro [14]; mi bezonos projekciilon por lumbildoj [15]. VD:projekciaĵo 2 movbildo (KIN) Filmo farita per desegnitaj, pentritaj bildoj, ne per kamera-registrado: televida movbildo [16]; ni pasie amas animalrilatajn filmojn aŭ movbildojn [17]. sonbilda (TEL)=aŭdvida la interfaco de SPIP ebligas al vi prezenti en via retejo sonbildajn dosierojn [18] bildolibro (TIP) Libro kies grava parto estas bildoj: Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj [19]. bildvortaro (LIN) Vortaro, leksikono kun klarigaj ilustraĵoj: la „Esperanta bildvortaro“ de R. Eichholz (1988); zoologia, teĥnika bildvortaro. idento-bildigo (MAT) (en aro E) Bildigo, kiu ĵetas ĉiun elementon al ĝi mem. SIN:idento, idento-rilato. Rim.: Troveblas „identa funkcio“ en [20]. subbildigo (MAT) (de bildigo) Malvastigaĵo de la bildigo laŭ iu subaro de ĝia fonto-aro. inversa bildigo (MAT)[21] (de bildigo f) Inversa rilato de f, se ankaŭ ĝi estas bildigo. VD: Oni diras ankaŭ: inverso de bildigo. Rim.: Bricard [22] ĉi-sence uzas „reciproka funkcio“, kiel faras pluraj naciaj lingvoj, sed tiu uzo ŝajne ne disvastiĝibiomeĥanik/o biomeĥaniko (BIO) Studo de vivuloj laŭ la meĥanika funkciado de iliaj korpoj, parto de biofiziko: oni jam identigis pli ol 30 ekzemplerojn de „Tyrannosaurus rex“ ... kio permesis profundan esploradon pri multaj aspektoj de ĝia biologio, inkluzive ĝian vivhistorion kaj biomeĥanikon [1]. Rim.: Ne konfuzu kun bioniko.
|  | Bizanci/o Bizancio (HIS) Malfrua Romio kun la ĉefurbo en la eksa Bizanco, en la jaroj 330 – 1453: post kvardekmonata aktivado en en la Grandmoravia Regno ... Konstanteno kaj Metodio volis reveni en Bizancion, de kie ilin elsendis la imperiestro Miĥaelo la Tria [1]. Rim.: La anakronisma maniero nomi Konstantinopolon (kiu post la ĉefurbiĝo ricevis krome la oficialan nomon Nov-Romo) per la eksa nomo „Bizanco“ aperis en la 14a jarcento en la Okcidenta Eŭropo kun insulta intenco. Nun oni uzas ĝin neŭtrale, ne plu konsciante tiun intencon. Rim.: Oni ankaŭ uzas la terminon „Orienta Imperio“; ankaŭ tio estas anakronisma, ĉar laŭ la romianoj la Imperio estas unikaĵo; imperiestroj povis esti multaj, Imperio povis esti nur unu. Tamen reale kaj histore ja temis pri apartaj ŝtatoj. Bizancia Rilata al Bizancio, al ĝia historio kaj kulturo: Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la Bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio [2]. Rim.: Samsence oni trovas kelkajn uzojn de malnecese aparta radikformo „bizantina“: li ... bedaŭris, ke Francujo subtenas la bizantinan imperion de la caroj [3]. bizanciano (HIS) Regnano de Bizancio: dum la 6a jc Italio estis dividita inter longobardoj ... kaj bizancianoj [4].
|  | Blazi/o [1] Blazio (NOM) Vira antaŭnomo latindevena: el la „pensoj“ de Blazio Paskalo [2]; Blazio estas lingvisto, kiu esploras historion de la hungara lingvo [3].
|  | Bonaventur/o [1] Bonaventuro (NOM) Vira antaŭnomo latindevena: episkopo Bonaventuro Jegliĉ ĉiujn ekzemplerojn de tiu ĉi tiam vere provoka libro private aĉetis [2]; „La teologio de la historio de sankta Bonaventuro“ [3].
|
|