世世网络辞典词库 | freon/o [1] freono (KEM) Komerca marknomo por kloraj aŭ fluoraj gasoj el etano aŭ metano, nebrulemaj, uzataj por fridigo, pli aŭ malpli venenaj: en Ĉinio iuj fabrikoj produktas fridujojn sen freono [2]; oni uzis kiel pelgason klorajn, fluorajn hidrokarbonojn, kiujn oni nomas ankaŭ freonoj [3].
|  | frid/a frida (neologismo) [1] =malvarma ili spontanee ĝermas en [...] frida kuvo[2]. fridi Daŭre teni en malvarmo: la fridujo ĉesos fridi ĝuste kiam plena pro gastoj[ 3]. VD:frostigi fridujo [4] Ŝranko en kiu regas konstanta temperaturo pli malalta ol tiu de la ĉirkaŭaĵo, uzata por freŝe konservi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum kelkaj tagoj: en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo, k.a.[5]. Rim.: Kvankam la vorto „frida“ estas konsiderata neologismo, la derivaĵo „fridujo“ enpenetris la ĉiutagan vivon. VD:frostofako, frostujo.
|  | *frost/o *frosto (MET) Malalta temperaturo, malvarmo, kiu glaciigas akvon: la frosto ĉion detruis en la ĝardeno; tremi pro frosto; (figure) la jura konsilisto eksentis froston en la dorso [1] (ektimis). VD:glacio, prujno. frosta (MET) Glaciige malvarma: frosta vetero, vento; la frostaj dezertoj de la poluso; hodiaŭ estas froste. frosti (ntr) (MET) Esti froste: ofte frostas ankoraŭ en marto; frostas al mi en la piedoj. frostigi 1. Fari ion glaciige malvarma, glaciigi: vintra vento frostigas nin ĝisoste; malvarmo frostigis la riveron; ili fosis penege en la frostigita tero. 2. (figure) Haltigi: tiuj vortoj frostigis la entuziasmon. frostiĝi 1. Esti malmoligita, rigidigita aŭ difektita de la malvarmo: rivereto, tero, floroj frostiĝis; la frostiĝintaj fingroj ne plu povas teni la plumingon. 2. (figure) Esti haltigita: ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido. frostujo (KUI) Ŝranko en kiu regas konstanta frosta temperaturo, kaj en kiu oni povas konservi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum pluraj monatoj. VD:glaciŝranko, fridujo. frostofako (KUI) Tiu parto de fridujo, en kiu regas frosta temperaturo.
|  | *glaci/o *glacio Akvo malfluidigita, solidigita per malvarmo: en la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas [1]; la rivero forrulas glacion; artefarita glacio; konstrui kastelon sur glacio (aero)[2]; (figure) ŝia alveno disrompis la glacion (ĉesigis la interĝenatecon) de la ĝisnuna rigida konversacioZ; (figure) mielo sur lango kaj glacio (indiferenteco) en koro[3]. VD:frosto glacia 1. Karakterizata per glacio: glacia praepoko; glaciaj maroj. 2. Malvarmega: glacia vento; (figure) glacia (malardega, malpasiega) vizaĝo; (figure) glacia (malfavorega, malafablega) akcepto; (figure) la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita [4]. glaciaro, glaciejo (GEOG) Konstanta amaso da glacio en montaroj. glaciujo, glaciŝranko, glacitenejo Kesto aŭ ejo destinita por konservi glacion. VD:fridujo, frostofako, frostujo. *glaciaĵo (KUI) Frandaĵo farita el sukero kaj glaciigita kremo kun bongustaj aldonaĵoj: glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [5]; vanila, ĉokolada glaciaĵo. *glaciigi 1. Malfluecigi, solidigi fluaĵon per malvarmo: la frosto glaciigis la lagon. 2. Meti en malvarmegan staton: la ekstera frosto glaciigis min, miajn fingrojn; (figure) tute glaciigita de teruro. glaciiĝi 1. Malfluecigi pro malvarmo: la rivero glaciiĝas. 2. Veni en malvarmegan staton: la soldatoj glaciiĝis dum la nokta gardostaro; (figure) la rideto glaciiĝis (haltis, malaperis) sur ŝiaj lipoj^B; (figure) glaciiĝi de timo. glacipluvo (MET) Pluvo, kiu glitige glaciiĝas tuŝante la teron. VD:hajlo, neĝo, glitvetero. glaciinsulo, glacimonto (GEOG) Pecego da glacio libere flosanta en polusaj kaj apudpolusaj maroj. VD: bankizo glaciumi =glaceigi glacirompilo 1. (MAR) Ŝipo speciale ekipita por rompi la glacion. 2. (SPO) Ludo por interkonatigi homojn en nova grupo.
|  | klimatiz/i [1] klimatizi (tr) (TEK) Reguligi la varmon, sekon kaj aliajn ecojn de aero en ejo: La trajnoj konsistas el 11 pasaĝervagonoj klimatizitaj kun 2 lokomotivoj je la finoj [ 2] VD:hejti klimatizilo Aparato kiu reguligas la ecojn de aero en ejo: ĉiuj ĉambroj havas klimatizilon, telefonon, satelitan televidilon, hararsekigilon, etan fridujon kaj interretkonekton [3].
|  | televid/i televidi [1] Rigardi filmojn, movbildojn kaj akompanajn sonojn transsendatajn je grandaj distancoj per elektromagnetaj ondoj aŭ aliaj rimedoj. televido 1. (TEKTEL) La ĝenerala aranĝo kaj maŝinaro, per kiu oni telesendas kaj ricevas movbildojn kaj sonon: la baza ideo en ĉifrado de analoga televido estas, ke oni sendas la bildon en malĝusta ordo [2] 2. Televidado: kaj eĉ se mi devas pasigi multajn vesperojn aŭskultante liajn priskribojn de la vivo en aliaj epokoj, tio estas malpli enuiga ol televido [3] 3. =televidaĵo la najbaroj delonge estis revenintaj de la laborejoj kaj nun eble ili vespermanĝis aŭ spektis televidon [4] 4. =televidilo la infano tuj ŝaltis la televidon kaj eksidis antaŭ ĝi [5] televidaĵo Aparta filmo aŭ elsendaĵo televida: mi ne estis certa pri la ĵargono; mi estis lerninta ĝin el malnovaj televidaĵoj [6]. televidilo Aparato per kiu oni televidas: eĉ la tujtradukado de la Francaj novaĵoj el la hotela televidilo ne plu savis lin de la stigmato [7] en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo [8] kabla televido [9] (TEL) Televida sistemo, en kiu la programoj estas dissendataj al la klientoj pere de kabloj.
|
|